Antonov An-12

Antonov An-12 por trovi submarŝipojn

Antonov An-12An-12 (NATO raportnomo: Cub) estas militista transportaviadilo kvarhelica. Ĝi estis kreita el la pasaĝeraviadilo Antonov An-10.

Ĝi unue flugis la 16-an de decembro 1956. Ĝi ne havas malantaŭan fiksan deklivan enirejon por veturiloj. Je la malantaŭo estas fiksitaj du 23 mm kanonoj.

Longtempe la An-12 estis unu el la plej uzataj transportaviadiloj de la rusa aerarmeo. Ĝis la produktfino en 1973 ĉirkaŭ 1.250 aviadiloj estis konstruitaj, el ili 200 por civilaj celoj. Aviadiloj estis eksportitaj al Afganujo, Alĝerio, Ĉinio, Hindio, Irako, Pollando, Sudano kaj Sirio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy